Distrikto Heidenheim

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stutgarto
Regiona ligo: Orienta Virtembergo
Administra sidejo: Heidenheim
Areo: 627 km²
Loĝantoj: 135 035 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 204 po km²
Aŭtokodo: HDH (Heidenheim)
Oficiala kodo: 08135

La distrikto Heidenheim [HAJdenhajm] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Heidenheim an der Brenz. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj kune kun la distrikto Ostalb konsistigas la regionan ligon Orienta Virtembergo.

La distrikto havas areon de 627 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 135 035 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Ostalb norde, Donau-Ries, Dillingen kaj Günzburg de la najbara lando Bavario oriente, Alb-Donau sude kaj Göppingen okcidente.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy